Pri la sciencaj vortoj

Publié le par Mateo

Jen aparta artikolo en tiu ĉi fotoblogo. De iomete da tempo, mi sufiĉe kunlaboris sur la esperanta Vikipedio, kaj tio pripensigis min pri la kreado kaj uzado de sciencaj vortoj en esperanto. Mi temp-al-tempe skribis kelkajn ideojn sur mia uzanto paĝo. Jen ĉi tie la nuna rezulto. Tiu artikolo ne temas rekte pri la naturo, sed tamen pri la vortoj kiuj priskibas la naturon (kun tamen kelkaj fotoj!).

Voici un article un peu à part sur ce blog. Depuis quelque temps, j'ai collaboré à la Wikipédia en Espéranto. Ceci m'a fait réfléchir sur la création et l'utilisation du vocabulaire scientifique en espéranto. J'ai de temps en temps écrit quelques idées sur ma page utilisateur. Voici ici le résultat actuel. Cet article de traite donc pas directement de la nature, mais des mots qui décrivent la nature ! Je n'ai pas traduit ce texte en français (de toute façon, il concerne spécifiquement l'espéranto).

 

 

Pri la lingvo

 Esperanto, simpla lingvo?

Mi iam pensis ke Esperanto estas simpla, facila, regula lingvo por esti facile lernebla por ĉiuj kiel dua lingvo. Fakte, tio tute ne estas, almenaŭ ĉe fakaro: la sciencoj. Multegaj esperantistoj ĉiam aldonas novajn kaj senutilajn radikojn. Mi ne komprenas kial. Fakte, beleco kaj potenco de Esperanto estas, laŭ mi, la ebleco fari multe da vortoj kun malmulte da radikoj. Mi malŝatas do ĉiujn novradikojn kaj subtenas la vortarojn laŭ la ideoj de la leginda Klaŭdo Pirono[1]. De kie elvenas vortaĉoj kiel poeto, redaktoro, botanikoateisto? Ĉu ne miloble pli belaj kaj tuj kompreneblaj estas poemisto, redaktisto, plantoscienco kaj sendiisto? Jes ja! La vivoscienco jam havas ĝian Esperanton pri la specioj: la latinajn nomojn. Sed pri ĉio alia, la sciencoj grave mankas logikan kaj esperantan vortaron.

Laŭ mi, la sciencoj estas kelkfoje bedaŭrinde malfacilaj pro la vorta multeco, kiuj kaŝas fakte facilajn ideojn kaj nociojn. Tamen, ili ekfaciliĝas kiam oni serĉas la grekajn radikojn, dank'al analizebleco. Esperanto povus esti tre bela lingvo por la sciencoj, uzante sian ĝeneralan vortfaradon. Malgraŭ tio, Esperanto refaras la malfacilecon de la naciaj lingvoj en sciencaj fakoj, per sona esperantiĝo de ĉiuj vortoj. Laŭ mi, Esperanto ne estas la angla aŭ la greka kun O-finaĵoj. Male, Esperanto povas fari ĉiujn tiujn vortojn per esperantaj vorteroj! Tiel, scienco iĝus tia facila por ĉiuj! Kaj ne nur por la eŭroplingvanoj kiel nun...

 Fiereco?

Mi foje preskaŭ sentas ke uloj estas fieraj pri ilia scio, kaj do ne ŝatas simplajn vortojn, kies signifon ĉiuj povas scii. Eble, pli klera ŝajnas tiu, kiu kapablas diri:

  • Entomologio estas fako de zoologio pri la insektoj.
  • Pedunklo estas tigo kiu subtenas floron.
  • Kaliko estas aro de sepaloj.
  • Ovario estas ujo kiu enhavas ovolojn.
  • ktp.

Dum, danke al analizeblaj vortoj, multe da frazoj iĝas eĉ tute trivialaj, senutilaj. Tio vidigas senutilecon de la novaj radikoj:

La uzado de la lingvo en la lastaj frazoj ŝajnas al mi pli bela, arta, lerta, mirinda.

 

PICT9083

Stamenaro ĉirkaŭ karpelaro, en petalaro de tulipo. La verdaj ovolujoj enhavas ovolojn.

"Androceo (6 stamenoj) ĉirkaŭ gineceo (3 karpeloj), en korolo (petaloj) de tulipo. La  verdaj ovarioj enhavas ovolojn".

 Internaciaj vortoj?

La sciencaj vortoj estas ofte intenaciaj, aŭ preskaŭ, vortoj. Ekzemple, en multe da lingvoj, la studadon de la birdoj oni nomas pli malpli ornitologio. Ĉe floro, la aro de sepaloj estas ĉiam pli malpli kaliko. Do, se ĉiuj havas en sia denaska lingvo vorton, kiu similas al tio, kial fari alian vorton tute malsaman en Esperanto? Unue, eĉ se plejparto el la lingvoj uzas vorto kiel ĝi, ne ĉiuj. Kaj Esperanto devu esti vere internacia. Sed, multe pli grava, eĉ se tiuj vortoj estas en ĉiuj lingvoj, kiu konas ilin? La respondo estas simpla: nur la fakuloj, aŭ uloj kiu aparte kleriĝis pri tiu temo. Mi mem multe intersiĝis pri naturo, kaj mi tro ofte instruis al denaskaj francalingvanoj la signifon de simplaj vortoj kiel ornithologie, calice, kaj tiel plu, por kredigi ke ĉiuj konas tiujn vortojn.

Tute male, kun vortoj kiel birdostudadosepalaro, la signifo estas tiel klara kiel ne bezonas klarigi ilin. Certe, se oni ne konas sepalo, oni ne komprenos sepalaro, sed tiel estas nur unu radiko lernenda. Tiel, ni ne multetempas pri lernado de vortoj sed ni povas interesiĝi pri la ideoj.

 Vikipedia celo

Sur Vikipedio, en la diskutpaĝo de la artikolo "Futbalo", iu redaktis tion[2]:

"Laŭ mia scio, la laboro de la vikipediistoj estas nek "reinventi" nek "korekti" la lingvon. Esperanto estas tiel ĝi estas. Ĉu vi ankaŭ iros al la germanalingvaj paĝoj por ekspliki, ke Fußball devas esti pilko kaj ne ludo? Aŭ diri al la parolantoj de la angla, ke ili ne povas uzi la vorton football por signifi ambaŭ ludo kaj pilko? Ne. Tiuj lingvoj estas tiel ili estas. En esperanto la vortoj piedpilko kaj futbalo jam longtempe ekzistas kaj temas pri la ludo."

Certe, oni ne reinventu la lingvon. Sed la lingvo, pri la sciencaj vortoj, ne estas vere matura. Pri multe da fakoj, kaj ne nur nekonataj temoj, esperantaj vortoj ne ekzistas, aŭ, se ili ekzistas, ili estas ne uzataj, kaj ne facile troveblaj. Ne temas do pri reinvento, sed kreo. Kiam oni volas traduki vorton, pli facila estas nur esperantiĝi laŭsone, kreante novradikon. Pli da pripenso necesas por serĉi kio vere signifas la vorto, kaj kiel vere esperantiĝi ĝin per esperantaj radikoj. Pri tiuj vortoj, Vikipedio povus esti laborejo. Laborejo de pripensado, serĉado, provado, por maturigi la esperanto en sciencaj fakoj. Laborejo por antaŭi kune, kaj iĝi referenco. Vikipedio enhavas tro multe da malutilaj radikoj en sciencaj vortoj. Eĉ se multe de tiuj vortoj estas en la Sankta PIV, ni rajtas, devas plibonigi tion.

La celo de esperanto, kaj ankaŭ de vikipedio, estas ke ĉiu homo povas facile kaj sen malsamecoj kleriĝi. Ĉar, per esperanto, ĉiu homo povas facile lerni internacian lingvon, dum lingvo kiel la franca, angla aŭ iu ajn alia estas nur regebla de parteto de la homaro. Kaj klereco estas certege fundamenta bazo de ĉiu demokratio.

 

Mi tute ŝatas tion:

  

Sciencnomoj

 Pri "-logio"

Unue, se oni rigardas la esperantajn vortojn pri la sciencoj, oni emas pensi ke Esperanto uzas la grekan radikon logos (parolado, sence de studado, scienco), kies esperantiĝo estas logio. Kompreneble, logio ne estas oficiala sufikso, sed ĝi povus esti neoficiala. Tiel, ĉiuj sciencnomoj povus finiĝi per -logio. Sed tio ne estas, ĉar Esperanto ne uzas la radikon logio kiel sufikson, eĉ neoficiale. Fakte, logio estas ŝajnsufikso, kies uzado ne estas pripensita. Male, oni nur ekvidas ĝian ŝajnregulecon poste en vortoj. La kialo, estas ke oni ne esperantigis tiujn vortojn laŭsence, sed oni nur prenis eŭropajn vortojn pri scienco, kaj oni "esperantigis" ilin nur laŭsone.

La naciaj eŭropaj lingvoj ne estas, kiel devu esti Esperanto, ĉiam regula, aŭ eĉ neniam, pro la historio de la lingvoj. Ekzemple, la vorton "astrologio" uzis unue aŭguristoj, do la scienco pri la astroj uzis alian grekan radikon nomos (leĝo, regulo): astronomio. Nun, estas do, en esperanto:

Sed esperantistoj el la tuta mondo ne devu scii eŭropan historion por lerni Esperanton! Vidante vortojn kiel biologio, zoologio, antropologio, bakteriologio, kaj tiel plu, kiel oni povas scii ke astrologio ne estas scienco pri la astroj, sed nur miskredo?

 

a. Premier Quartier ! (20h30)

 

 

Radikoj

Krome, plejparto el sciencnomoj, en Esperanto, ne estas tradukataj laŭradike, sed nur laŭsone. Tamen, multe pli kompenebla estas vorto farita de esperantaj radikoj, ekzemple:

 

Senutila radiko El grekaj radikoj Per esperantaj radikoj
Antropologio antropo: homo, logos: scienco Homoscienco
Biologio bio: vivo, logos: scienco Vivoscienco
Entomologio entomo: insekto, logos: scienco Insektoscienco
Micologio mico: fungo, logos: scienco Fungoscienco
Ornitologio ornito: birdo, logos: scienco Birdoscienco
Zoologio zoo: besto, logos: scienco

Bestoscienco

 

Tiel, multe da sciencnomoj komencas per bio-. Sed kio bio aldonas al vivo, krom tiom da novaj radikoj kiom da vortoj komencante per bio-. Per vivo, la vortoj estas simplaj, analizeblaj, ne uzigas multe da memoro, kaj signifas precize la saman aferon, ĉar, kompreneble, bio estas nur la greka vorto por vivo. Tiel por ĉiuj sciencnomoj.

Regula radiko

Do, gravegas, laŭ mi, uzi vorteron maniere de nia tuta lingvo, tio estas regule, logike, simple, ankaŭ por la sciencnomoj. Eble la radiko scienco estas iom malfacile elparolata, kaj pli bone oni povus uzi studo, aŭ studado anstataŭ scienco. Sed ĉiumaniere, per vortfarado, male al la aĉa logio, tiuj radikoj estas ĉiuj tuj kompreneblaj.

Kelkaj provoj

Jen kelkaj provoj, la listo plipleniĝos en mia uzanto paĝo sur Vikipedio.

Uzado de esperantaj vorteroj

Senutila radiko Signifo Vortfarado
Ovario Ujo kun ovoloj Ovolujo
Kaliko Aro de la sepaloj Sepalaro
Korolo Aro de la petaloj Petalaro
Giniceo Aro de la karpeloj Karpelaro
Androceo Aro de la stamenoj Stamenaro
Petiolo Tigo tenanta folio Folitigo
Pedunklo Tigo tenante floro Flortigo
Filamento Tigo tenante stameno Stamentigo
Antero Aro de polenujoj Polenujaro
Toruso, Receptaklo Flora bazo Florbazo
Involukro Aro de brakteoj Braktearo
Herbario Aro de sekaj plantoj Sekplantaro
Infloresko Aro de floroj Floraro
Paniklo Aro de grapoloj Grapolaro
Botaniko Scienco pri plantoj Plantoscienco

Tradukoj laŭradike

Kiam la vortoj estas faritaj de grekaj (aŭ latinaj) radikoj, kial ne traduki laŭradike anstataŭ aldoni novaj radikoj?

 

Senutila radiko El grekaj  radikoj Per esperantaj radikoj
Angiospermoj angio: ujo, spermo: semo Florplantoj
Astronomio astro: astro, nomio: , leĝo, regulo Astroscienco
Aŭtotrofo aŭto: mem, trofo: nutrado Memnutrulo
Bio- bio: vivo, Vivo-
Biocenozo bio: vivo, cenozo (koinos): kune Vivokuno
Biotopo bio: vivo, topos: loko Vivloko
Biologio bio: vivo, logos: scienco Vivoscienco
Centrifuga centrum: centro, fuga: forkuro Elcentra
Centripeta centrum: centro, petere: al Alcentra
Endokarpo endo: eno, karpo: frukto Enfrukto
Entomologio entomo: insekto, logos: scienco Insektoscienco
Epikarpo epi: ekstero, karpo: frukto Eksterfrukto
Filogenetiko filo: aro, genezo: kresko Arkreskiĝo
Gimnospermoj gimno: nuda, spermo: semo Nudsemplantoj
Heterotrofo hetero: alia, trofo: nutrado Alinutrulo
Mezokarpo mezo: mezo, karpo: frukto Mezfrukto
Micologio mico: fungo, logos: scienco Fungoscienco
Ornitologio ornito: birdo, logos: scienco Birdoscienco
Paleofitologio paleo: pra, fito: planto, logos: scienco Praplantoscienco
Paleozoologio paleo: pra, zoo: besto, logos: scienco Prabestoscienco
Palinologio palino: poleno, logos: scienco Polenoscienco
Perikarpo peri: ĉirkaŭ, karpo: frukto Ĉirkaŭfrukto
Spermatofitoj spermo: semo, fito: planto Semplantoj
Simbiozo sim: kun, bio: vivo Kunvivado
Zoologio zoo: besto, logos: scienco Bestoscienco

Referencoj

  1. Laŭ mi, Vikipedio devu kiel eble plej sekvi la vortarojn tiel Simplaj samsignifaj vortoj, Neŝatataj esperantvortoj aŭ ankaŭ Nenecesaj radikoj.
  2. Diskuto:Futbalo
  3. Tuta teksto sur lernu.

Commenter cet article