Petasito blanka

Publié le par Mateo

 

Mi vidis alian planton mirindan en la vulkanoj : Petasites albus (eo Petasito blanka, fr Pétasite blanc). Tiel kiel la tusilago, la floroj kreskas antaŭ la folioj, sur tigo kiu havas nur foliaj skvamoj. Tiu specio vivas nur en montanaj arbaroj.

 

J'ai vu une autre plante étonnante dans les volcans : Petasites albus (eo Petasito blanka, fr Pétasite blanc). Comme le tussilage, les fleurs poussent bien avant les feuilles, sur une tige qui n'a que des écailles foliacées. Cette espèce vit dans les forêts, en montagnes.

 

Petasites albus (3)

Petasites albus

 

La floroj estas senpeduklaj, tute proksimaj sur granda florfundo ĉirkaŭata per brakteoj : tiu floraro estas kapitulo. Pro tio, oni tuj vidas ke ĝi estas el la familio Asteracoj. Sed, male al tusilago aŭ leontodo, tiu planto ne havas nur unu kapitulon, sed grapolon de kapitulojn.

 

Les fleurs n'ont pas de pédoncules, sont sérées sur un réceptacle entouré par des bractées, formant ainsi une inflorescence que l'on nomme capitule. Voilà pourquoi on voit tout de suite qu'elle est de la famille des Astéracées. Mais, contrairement au tussilage ou au pissenlit, cette plante n'a pas seulement un capitule, mais une grappe de capitules.

 

Petasites albus (2)

Petasites albus (1)

 

 

Publié dans Florplantoj

Commenter cet article

Sakari 18/04/2010 11:52



Ho, mi ĵus vidis blankan petasiton en la botanika ĝardeno de Helsinko! Ĉe ni kelkloke kreskas ankaŭ alia petasito, Petasites hybridus. Origine ĝi estis alportita kiel dekoraĵo, sed ĝi bone
kreskis kaj fuĝis al la naturo. Ĝi ne produktas semojn en Finnlando (estas nur masklaj plantoj), sed ĝi disvastiĝas per radikpecoj.