Krizosplenio alternfolia

Publié le par Mateo

 

Jen malgranda planto kiun mi vidis en vulkanoj el Centra Masivo. Iom malofta, ĝi estas el la familio Saksifragacoj, kaj kreskas en arbaroj, sur tre malsekaj grundoj. Estas tre facila determini ĝin, kun la floroj, brakteoj kaj altaj folioj tutaltaj sur la tigo formante plataĵon verd-flavajn.

 

Voici une petite plante que j'ai vue dans les volcans de la Chaîne des Puys. Assez rare, elle est de la famille des Saxifragacées, et croît en forêt, sur des sols très humides. C'est facile de la déterminer, avec ses fleurs, bractées et dernières feuilles sérées tout en haut de la tige, formant un plateau vert-jaune.

 Chrysosplenium alternifolium (2) rec


La floroj ne havas petalojn, sed nur kvar sepalojn, kaj plejofte ok stamenojn. La tigo estas triangula.

Les fleurs n'ont pas de pétales, mais seulement quatre sépales, et le plus souvent huit étamines. La tige est triangulaire. 


 Chrysosplenium alternifolium (1) rec-copie-1 

 

La altaj folioj, orkolora  (greke chrusos), iom similus lienon (greke splên) : tio klarigas la nomon de genro : Chrysosplenium. La mezaj folioj estas alternaj, kaj tio permesas distingi tiun specion de alia kun folioj kontraŭaj : Chrysosplenium oppositifolium. Tiu ĉi estas do Chrysosplenium alternifolium (eo Krisosplenio alternfolia, fr Dorine à feuilles alternes).

 

Les feuilles supérieures, un peu dorées (en grec chrusos), ressembleraient vaguement à la rate (en grec splên) : ceci explique le nom de genre : Chrysosplenium. Les feuilles intermédiaires sont alternes, et ceci permet de la distinguer d'une autre espèce aux feuilles opposées : Chrysosplenium oppositifolium. Celle-ci est donc Chrysosplenium alternifolium (eo Krizosplenio alternfolia, fr Dorine à feuilles alternes).


Chrysosplenium alternifolium rec

 


Publié dans Florplantoj

Commenter cet article

Sakari 18/04/2010 11:59



Saluton!


Surprizo vidi krizosplenion en viaj paĝoj. Mi havas la intencon montri ĝin en mia retejo, ĉar ĝi estas tiom interesa. Ne estas malofta, sed nekonata al multaj homoj ĉar ili ne scias kie
serĉi. Chrysosplenium alternifolium estas printempa floranto ĉe ni, sed ankoraŭ estas iom tro frue por ĝi. Pasintjare mi fotis ĝin la 1an de majo.